remburi

*rembur/i (tr)

  1. Pufigi kusenon aŭ seĝon, plenŝtopante ĝin per lano, haroj, plumoj aŭ ia elasta materialo: remburita kanapo.
  1. Plenŝtopi per pajlo aŭ alia materialo la felon de besto, por konservi al ĝi la formon de la vivanta besto.
  1. [TIPOGRAFIO] Aldoni spacetojn inter la vortoj de teksto, por ke la linioj havu difinitan longon: oni preferas ne remburi la liniojn, se oni uzas egallarĝan tiparon; komposti tekston senrembure.
    alkadrigi, rektigi.
  • remburado
    Agado de tiu, kiu remburas.
  • remburaĵo
    Tio, per kio oni remburas.

    remburi


    Iel rilatitaj:

    seĝx vagonx