reflekso

refleks/o


[BIOLOGIO] Movo, sendependa de la volo, estigata kiel nevola respondo al nervostimulo: kontraŭflanka reflekso (estiĝanta ĉe la flanko kontraŭa al tiu de la ekscito); pozicireflekso (SIN. propriocepta reflekso).
  • kondiĉita reflekso
    Reflekso, akirita per asociado de komence senefika (kondiĉita) ekscito al normala (nekondiĉita), efika ekscito, kiun oni iom post iom anstataŭigas per la kondiĉita: la kondiĉita reflekso estis malkovrita de I. Pavlov en 1903.
  • refleksa
    Rilata al reflekso: refleksa kuntiriĝo.

    Iel rilatitaj:

    instinktx