redukti

redukt/i (tr) (4)

  1. Alkonduki al malpli grandaj proporcioj, dimensioj ks, konservante tamen la ĝeneralan originan strukturon: li reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al ĉirkaŭ 500 fundamentaj kaj komunaj (Z); redukti geometrian figuron (B); la direkcio de la fabriko decidis redukti la nombron de la laboristoj, de la laborhoroj; oni devis redukti la programon de loĝejkonstruado.
    limigi.
  1. (f) Alkonduki al malpli bona aŭ malpli libera stato: la regno estis reduktita al stato de rusa provinco; redukti iun al silento, al mizero.
  1. [KEMIO] Aldoni elektrono(j)n al atomo, molekulo aŭ jono, forprenante ilin de oksidata aŭ reduktanta substanco: redukti kupran oksidon al kupro; redukti kvarvalentan titanon al trivalenta; reduktoreakcio.
    oksidi.
  1. [VIDU] Fari redukton 3.
  • redukto
    1. Ago de tiu, kiu reduktas: ĝenerala redukto de ĉiuj elspezoj en la nova buĝeto.
    1. Operacio, per kiu oni reduktas kemiaĵon: redukto de salo.
    1. Manovro, per kiu oni relokas jen luksaciitan aŭ frakturitan oston, jen delokitan organon (hernio, fimozo).
      taksiso.
  • redukta
    Rilata al redukto: redukta peco (por kunligi du tubojn de malsamaj larĝoj).
  • reduktanto
    1. [KEMIO] Reduktanta substanco.
    1. [FOTOGRAFIO] Kemiaĵo, kiu aperigas la latentan bildon de impresita arĝenta bromido, reduktante el tiu ĉi salo la metalan arĝenton, kiu formos la bildon.
      rivelanto.
  • reduktejo
    [ARMEOJ] Fortikaĵo interne de fortreso aŭ defendlinio, kien la garnizono retiriĝas post lasta defendo, kiam la eksteraj pozicioj estas okupitaj de la malamiko.
  • reduktiĝi
    Iĝi reduktita: sub efiko de varmo la erco reduktiĝas al pura metalo; (f) finfine la tuta malkonsento reduktiĝas al diskuto pri la senco de unu vorto.
  • oksido-reduktiĝo
    Reakcio, en kiu unu substanco oksidiĝas, dum alia samtempe reduktiĝas.
    redokso.

    redukti

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    deprecx limx