recepto

recept/o (1)

  1. Skriba klarigo pri preparado de manĝaĵo, trinkaĵo aŭ ia teknikaĵo: recepto pri supo (Z); kiamaniere oni povus pretigi la recepton, pri tio oni ne havis respondon (Z); (f) ili postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon laŭ ilia teoria recepto (Z).
  1. Skriba formulo pri preparado kaj uzado de kuracilo: la malsano ne cedas per helpo de la recepto (Z); se iu volos skribi recepton por la hundo (Z); la preskribo entenis konsilojn pri dieto kaj recepton por pocio.
  • recepti (tr)
    Doni recepton.
  • receptaro
    Kolekto da receptoj, precipe pri kuirarto.

    receptx


    Iel rilatitaj:

    kuirx