raspi

*rasp/i (tr)

  1. Skrapi per raspilo substancon ne tre malmolan, por ĝin dispecetigi, pulvorigi aŭ flokigi: raspi sukeron, fromaĝon, karoton.
  1. Prilabori per raspilo.
  • raspa
    Malglata, kiel raspilo: raspa tabulo, haŭto; (f) raspa voĉo (
    raŭka); (f) raspa (nefluanta kaj nepolurita) stilo.
  • raspaĵo
    Eroj, kiujn oni forigis per raspilo: ligna, fromaĝa raspaĵo.
  • raspilo
    ŝtala ilo, kies supraĵo estas provizita per multaj akraj kaj tranĉaj elstaraĵoj, pli altaj ol ĉe fajlilo, ordinare triangule dismetitaj, por prilabori substancojn ne tre malmolajn.
  • raspejo
    Loko en sukerfabriko, kie oni raspas la betojn.

    raspx


    Iel rilatitaj:

    asprx kuirx