rako

rak/o

  1. Fiksa aŭ movebla kunaĵo el stangoj, formanta ujon, en kiun oni metas fojnon aŭ furaĝon, kaj de kiu la brutoj povas ĝin elpinĉi.
    kripo.
  1. Analogforma subtenilo, kun maldensaj stangoj aŭ hokoj, aŭ vandetoj, por ordige ricevi diversajn objektojn: rako por bicikloj (tenataj stare ĉe magazenpordo ks), por pipoj, por boteloj (en kelo), por teleroj (en kuirejo), por armiloj, por gramofondiskoj, por leteroj; sekigrako (por tolaĵoj).
  • bomborako
    [ARMEOJ] Aparato por tenado kaj ellasado de bomboj en aviadilo.
  • sekigrako
    Malpeza rako, por sekigi tolaĵon.
    sekigejo.
  • telerrako
    Rako, sur kiu oni lasas la lavitajn telerojn sekiĝi.
  • toastrako
    Rako, por prezenti toastojn sur tablo.

    rako


    Iel rilatitaj:

    biciklx telerx vagonx