pterokarpo

pterokarp/o


[BOTANIKO] G. (Pterocarpus el fabacoj) de ĉ. 20 sp-oj de tropikaj, grimpaj arboj; kelkaj loĝas en mangrovoj (i.a. la oficina pterokarpo, P. officinalis, el Antiloj), pluraj havas lignon diverse utiligatan (i.a. la Hindia pterokarpo, P. indicus, el E kaj SE Azio, kun rozodora ligno uzata por mebloj) aŭ por farboproduktado (precipe P. santalinus el Hindio).

pterokarpo


Iel rilatitaj:

meblx rozx