prunuso
prunus/o
[BOTANIKO] G. (Prunus el rozacoj) de falfoliaj kaj daŭrafoliaj arboj kaj arbustoj kun simplaj, dentaj folioj kaj kun fruktoj (drupoj) ĝenerale unukernaj, manĝeblaj ĉe multaj sp-oj; pli ol 200 sp-oj, N-hemisferaj, multaj kultivataj por ornamo aŭ manĝeblaj fruktoj. Armenia prunuso
(P. armeniaca) Abrikotarbo. birda prunuso
(P. avium) Dolĉa ĉerizarbo, merizarbo. dolĉa prunuso
(P. dulcis, SIN. P. amygdalus) Migdalarbo. doma prunuso
(P. x domestica) Prunarbo. [VIDU] kveĉo, mirabelo, renklodo. dorna prunuso
(Prunus spinosa) Prunelujo. Persia prunuso
(Prunus persica) Persikarbo. ĉerizprunuso
(P. cerasus) Acida ĉerizarbo. migdalprunuso
Migdalarbo. mirobolan-prunuso
(P. cerasifera, SIN. P. myrobolana), el C Azio kaj Balkanoj, ofte dorna arbeto kun nigretaj, ruĝaj aŭ flavaj, manĝeblaj prunoj. [VIDU] mirobolano. persikprunuso = Persia prunuso, persikarbo.
cerizlaŭro, sakuro, umeo.
Iel rilatitaj:
abrikotx
florx