proporcio

proporci/o (1)

  1. Rilato de la partoj inter si kaj al la tuto: fenestroj de admirinda proporcio; observi la proporciojn en la projektado de urbodomo.
  1. Grandeco de objekto, rilate al alia analoga rigardata kiel tipo: la speguloj ĉion pligrandigadis en nekredebla proporcio (Z); statuo de kolosaj proporcioj.
  1. Grandeco de afero, rilate al alia, kiu kreskas aŭ malkreskas samtempe kaj samgrade, kiel la unua: devas esti severa proporcio inter la kulpoj kaj la punoj; lia sukceso estas sen proporcio kun lia talento; en inversa proporcio kun [...] .
  1. [MATEMATIKO] Kvociento uzata por kompari du nombrojn kaj esprimanta kiel ili rilatas multiplike: tiuj nombroj estas en la proporcio de 3 al 2 (ilia kvociento estas 3/2); la proporcioj 1: 5 kaj 20: 100 estas unu sama; la ora proporcio (la nombro [KOMUNUZO] (û5 - 1 ) = 0,618), responda al aparte harmonia proporcio en arto). SIN. rilatumo.
  • proporcia
    1. Havanta kun alia kvanto rilaton de proporcio 3 aŭ 4: la pezo kaj la volumeno estas proporciaj (B); la nombro de la delegitoj devas esti proporcia al la alteco de la kotizo (Z); la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia al la grado de perfekteco de la laboraĵo (Z); al ĉiu homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco (Z).
    1. [MATEMATIKO] Estanta oblo de alia grando (per konstanto).
  • proporcie
    En proporcia maniero: pagi proporcie al la farita tasko.
  • misproporcia
    Prezentanta malĝustajn proporciojn.
  • mezproporcia
    [MATEMATIKO] Estanta la geometria meznombro de du aliaj grandoj.

    proporcio


    Iel rilatitaj:

    alix relativx