procesio
procesi/o (1)
- Ceremonia marŝo de personoj, boatoj ks, irantaj en orda sinsekvo: oni faris edziĝofestan procesion al la palaco (Z); aranĝo de torĉa procesio (Z); mizere funebra procesio (Z); marŝas infanoj en procesio (Z); la taĉmentanoj de S. venas en muta malĝoja procesio (Z); la procesion malfermis tiuj [...] (Z); (analoge) finiĝis la procesio de la delegitoj (B).
- [KRISTANISMO] Rondira tia marŝo de kredantoj, akompanata per kantoj kaj preĝoj, en aŭ ekster preĝejo: malgaja procesio de nudpiedaj monaĥoj (Z); marŝi kiel procesio.
procesia
Rilata al procesio: procesiaj raŭpoj (kiuj iradas procesie).
Bildvortaro
149-42 -51 : procesio
149-42 : procesia kruco
149-43 : krucoportanto
149-44 : procesia standardo; preĝeja standardo
149-45 : akolito; mesknabo
149-46 : baldakenportanto
149-47 : pastro; sacerdoto
149-48 : monstranco; hostimontrilo
149-49 : baldakeno
149-50 : monaĥinoj
Iel rilatitaj:
altarx
edzx
preĝx