pozi

poz/i (ntr) (1)

  1. Preni kaj konservi specialan teniĝon, por esti desegnata, pentrata, fotografata: pozi por artisto.
  1. (f) Alpreni, pli-malpli konscie, tian teniĝon, kiu povas impresi la homojn: ĥlestakov, pozante (Z) (montrante sin galanta); li ĉiam volas pozi kiel spritulo.
  • pozo
    Teniĝo kaj mieno de iu, kiu pli-malpli intence, konscie pozas: se oni povus ŝin en ĉi tiu pozo transporti sur la scenejon [...] (Z); li prenis pozon duone salutan, duone atendan (Z); la pozo de la patrino estis senmova, preskaŭ rigida (Z); konservu la pozon unu minuton!
  • pozejo
    [FOTOGRAFIO] Speco de teatro, destinita ricevi la dekoraciojn, aktorojn ktp, kaj ebliganta la filmadon de internaj scenoj: la grandaj pozejoj havas la dimensiojn de 80 x 40 x 15 metroj, la malgrandaj de 40 x 30 x 12 m.
  • pozisto
    Persono, kies metio estas pozi por pentristoj aŭ skulptistoj.

    Iel rilatitaj:

    artx