poligamio
poligami/o (Z)
- Stato de viro (virino), havanta plurajn edzinojn (edzojn) samtempe.
RIM. Oni ne uzu la terminon 'poligamio' kiel sinonimon de 'poliginio'. - [ZOOLOGIO] Stato de besto, reproduktiĝanta samtempe kun pluraj individuoj de la alia sekso.
poliandrio, poliginio.
poligamia
[BOTANIKO] (pp planto) Portanta sur unu sama individuo kaj unuseksajn kaj duseksajn florojn aŭ gametujgrupojn.
monoika, dioika, hermafroditflora. poligamiul (in)o
Homo aŭ besto vivanta en poligamio.
Iel rilatitaj:
aktinidix
bigamix
edzx