platformo
platform/o
- Plialtigita ebena maso el teraĵoj, roko, cemento ks, sur kiu oni starigas baterion de kanonoj.
- Plata ebena parto de ŝipkonstruaĵo, sur kiu oni starigas la kanonturetojn, aŭ sur kiu oni aranĝas alteriĝan areon.
- Plata parto de vagono, aŭtobuso aŭ tramveturilo, kie la pasaĝeroj restas stare.
- Deklaraĵo, prezentanta la politikan programon de partio, okaze de balotado.
Iel rilatitaj:
barbedx
vagonx