placento

placent/o (Z)

  1. a) [ANATOMIO] Spongeca kaj mola organo, kunliganta la embrion de plej multaj mamuloj al la utero de la patrino antaŭ la nasko.

b) [ZOOLOGIO] Simila organo de iuj vivonaskaj ŝarkoj.
  1. [BOTANIKO] Rando de karpela folio, dikiĝinta pro vaskula enhavo, kaj al kiu la ovoloj kaj poste la semoj estas alfiksitaj fare de la funiklo: placenta kolumno (placentaro, formanta aksan kolumnon en ovario aŭ frukto).
  • placentuloj
    [ZOOLOGIO] Grupo (Placentalia) de mamuloj, kun placento liganta la embrion al la patrina utero; ampleksas la teriojn (superajn mamulojn).
  • senplacentuloj
    Grupo (Aplacentalia) de senplacentaj mamuloj, ekz. kloakuloj kaj marsupiuloj; ampleksas la aliteriojn kaj prateriojn.

    placento


    Iel rilatitaj:

    korpx