pigmento

pigment/o (Z)

  1. [BIOLOGIO] Natura, kolora substanco de la vivuloj: antociano, karoteno, klorofilo, melanino estas pigmentoj. [VIDU] pigmentoĉelo.
  1. [KEMIO] Kolora substanco, ĝenerale en grajna formo, uzata por fari farbojn, kaj ne solvebla en la liganto: feroksida ruĝo, okro k.a. estas pigmentoj.
  • pigmenti (tr)
    Kolorigi per pigmento.
  • orpigmento
    [GEOLOGIO] Mineralo el monoklina arsena sulfido, As2S3, oranĝe flava, uzata en farbado, en farmacio kaj kiel fonto de arsena oksido (As2O3); iam oni kredis, ke ĝi entenas oron.

    pigmentx


    Iel rilatitaj:

    Sunx albinx aŭripigmentx