persvadi

persvad/i (tr)

Instigi iun al ia ago per emocivekaj argumentoj: longe oni persvadis lin, ke li ne edziĝu, sed vane (B); li provis lin persvadi je justo (K); eĉ se vi min persvadus, mi ne estus konvinkita; (abs) la pasio estas la sola oratoro, kiu ĉiam persvadas.
admoni, decidigi.
  • persvado
    Ago de tiu, kiu persvadas: la persvado estas la celo de ĉia elokventeco.

    persvadx


    Iel rilatitaj:

    -ig