pelto

*pelt/o

  1. Speciale preparita felo, ordinare belhara aŭ harriĉa, uzata por fari veston, garnituron k.a.: envolvita en ursa pelto (Z); vespermantelo kun randoj el zibela pelto.
  1. = peltaĵo: sinjoro kun riĉa pelto, pendanta sur la ŝultroj (Z).
  1. [HERALDIKO] Dukromata koloro, kiu kombinas unu farbon kun unu metalo en ripetada motivo: ermeno kaj vajro konsistigas, kun siaj multnombraj variaritoj, la ĉefajn peltojn.
  • pelta
    Konsistanta el aŭ rilata al pelto: pelta kolumo; kun peltaj botoj sur la piedoj (Z); indiĝenoj en siaj vilaj peltaj jakoj (Z); pelte subŝtofita surtuto; pelta komerco, butiko.
  • peltaĵo
    Vesto el pelto: sur la ŝultroj de Marta ne troviĝis peltaĵo (Z).
  • peltisto
    Metiisto, kudranta vestojn el pelto.

    pelto

    Bildvortaro

    284 : Peltisto


    284-01 -24 : peltista laborejo
    284-01 : peltisto
    284-02 : vaporŝpruca pistolo
    284-03 : vaporgladilo
    284-04 : frapmaŝino, senpolviga maŝino
    284-05 : tranĉetenda maŝino
    284-06 : netranĉetendita felo
    284-07 : felbendoj
    284-08 : peltokudristino
    284-09 : peltosteba maŝino
    284-10 : pufblovilo
    284-11 -21 : feloj
    284-11 -14 : lutreola felo
    284-12 : harflanko
    284-13 : ledflanko
    284-14 : tranĉita felo
    284-15 : linkofelo antaŭ tranĉedendo
    284-16 -18 : tranĉetendita linkofelo
    284-17 : harflanko
    284-18 : ledflanko
    284-19 : tranĉetendita linkofelo
    284-20 : kunigita linkofelo
    284-21 : astrakano
    284-22 : peltomarkilo
    284-23 : lutreolpelta mantelo
    284-24 : ocelotpelta mantelo

    Iel rilatitaj:

    haŭtx mantelx vestx ĉinĉilx