panoramo

panoram/o (2)

  1. Pentraĵo sur la tuta interna longo de ronda muro, kiu donas al rigardantoj, lokitaj en la centro, iluzion de realaj objektoj ĉirkaŭantaj ilin.
  1. (f) Vasta vidaĵo, rigardata de sur alta loko: la panoramo de Alpoj; vasta panoramo prezentiĝis al ili (Z).
  • panorama
    Rilata al panoramo: ni grimpis sur la plej elstaran ŝtonon, por havi panoraman vidon de la regiono; panorama ekranego (en kinejo).
  • panoramado
    Procedo, per kiu oni pivotigas kameraon sur horizontala aŭ vertikala akso dum la fotokaptado.

    Iel rilatitaj:

    artx