objektivo

objektiv/o¹

  1. [FIZIKO] Lenso aŭ lensa muntaĵo, kiu estas la plej proksima al la ekzamenata objekto.
    objekta, okulario.
  1. [FOTOGRAFIO] Parto de fotografa aparato, konsistanta el unu aŭ pluraj muntitaj lensoj, kiujn devas trapasi la lumaj radioj, antaŭ ol penetri en la malluman kameron.
  • objektiva (2)
    A. Rilata al objektivo.
  • B. Kongrua kun la realeco, t.e.:
    1. Efektive ekzistanta ekster la penso: Kantio neas la objektivan realecon de niaj ideoj.
    1. Bazita sur senpartia esploro, sendependa de individuaj plaĉoj: objektiva raporto pri malobjektiva diskutado; malmultaj kapablas observi kaj juĝi objektive. [VIDU] subjektiva.
    1. [MEDICINO] Eltrovita de la kuracisto (kontraste al tio, kio estas deklarata de la paciento): objektivaj simptomoj; ĉe la kronika kataro de la konjunktivo la objektive trovataj ŝanĝoj estas malmulte signifaj (Z).
  • objektiveco
    Eco de iu, io objektiva: la objektiveco de niaj scioj; la aŭtoro ne deflankiĝis de la plej severa objektiveco en la prezento de la demando; kutime forestas objektiveco en ĉia agitado.
  • mergobjektivo
    [FIZIKO] (pp lummikroskopo) Objektivo, kies frontan lenson oni mergas en likvon kun granda refraktindico: mergobjektivo ebligas atingi maksimuman pligrandiĝon kaj pli bonkvalitan bildon.
  • objektivo² (evi) = celo 3.

    Iel rilatitaj:

    anastigmatx aplanatx estx