nektaro

nektar/o (1)

  1. [MITOLOGIO] Trinkaĵo de la Olimpaj dioj: Heba primetis al la dioj ambrozion kaj nektaron.
  1. (f) Delikata, bongustega trinkaĵo: (f) tiu vivo estas vera nektaro.
  1. [KUIRARTO] Densigita fruktosuko: persika nektaro.
  1. [BOTANIKO] Dolĉa likvo, sekreciata de nektarujo: abeloj kolektas nektaron por fari mielon. SIN. flormielo.
  • nektarujo, nektarglando
    [BOTANIKO] Organo aŭ malmulte specialiĝinta ĉelgrupo, kiu sekrecias nektaron: floraj, eksterfloraj (foliaj, petiolaj, burĝonaj) nektarujoj. SIN. nektario.

    Iel rilatitaj:

    abelx ambrozix