mitro

mitr/o (1)

[KRISTANISMO] Altforma dupinta kapvesto de episkopoj kaj superaj prelatoj por la solenaj religiaj ceremonioj.
cidaro, tiaro.
  • mitra
    1. Rilata al mitro.
    1. [ANATOMIO] Mitroforma: mitra valvo (dupinta valvo de la koro, inter la maldekstraj atrio kaj ventriklo; SIN. maldekstra atrioventrikla valvo); [MEDICINO] mitra stenozo, insuficienco.
      trikuspido.
  • mitri (tr)
    Doni al iu la rajton porti mitron: (f) do mi vin kronas super vi kaj mitras (N).
  • mitrito
    [MEDICINO] Inflamo de la mitra valvo.

    mitro


    Iel rilatitaj:

    cidarx vestx