mistika

mistik/a (2)

  1. Havanta kaŝitan, alegorian signifon: la mistika senco de la Biblio; iaj ŝtonoj, iaj arboj havas por la primitivuloj ian mistikan econ.
  1. Rilata al la mistikismo: la mistika edziniĝo de Sankta Katerino; la mistika unuiĝo kun Dio; mistikaj aŭtoroj, libroj; (f) li sentis mistikan amon al la naturo.
  • mistiko
    1. La tuto de la mistikaj manifestiĝoj.
      mistero.
    1. [KOMUNUZO] Popolamasa fido, formiĝanta ĉirkaŭ iu ideo kaj estiganta por ĝi ian afekcian pasian alligitecon: la mistiko de la Revolucio, de la paco; la mistiko de la 'interna ideo'.
      mito.
  • mistikaĵo
    Iu konkreta manifestiĝo de mistiko.
  • mistikemo
    Emo kredi je misteraj, malklaraj kaj nepruveblaj kaŭzoj kaj efikoj: romantika mistikemo.
  • mistikismo
    Religia aŭ filozofia doktrino kaj metodo, kontraŭa al raciismo, kaj celanta ekkoni per sento kaj imago, sed ne per intelekto, la veron kaj precipe la diajn kaj postmortajn misterojn: la ekstazo, t.e. la unuiĝo kun la dieco, estas la celo de la mistikismo.
  • mistikulo
    Persono dediĉita al la mistika vivo: la islamaj mistikuloj en Persujo; la katolika eklezio ĉiam malfidis la mistikulojn.

    Iel rilatitaj:

    alkemix pix