miraklo

mirakl/o (1)

  1. Fakto, kiu ŝajne estas kontraŭa al la ordo de la naturo, kaj kiun la kredantoj atribuas al dia interveno: ĉu mi miraklon petu de l' diino? (Z); la mirakloj, kiuj fariĝadis per Kristo (Z); la mirakloj de Lurdo, de la Biblio, de Budho. [VIDU] mirakloludo.
  1. (f) Mirindaĵo: ke li evitis la morton, tiu estis vera miraklo; mi faras miraklojn en la turmentado (Z); miraklo inter mirakloj! (Z).
  • mirakla
    Prezentanta miraklon: mirakla resaniĝo; mirakla ĉefverko.
  • mirakle
    En mirakla maniero: apenaŭ mia frat' mirakle resaniĝis (Z); mirakle mi trovis sanon (Z).
  • miraklisto
    Tiu, kiu faras miraklojn: mi devas esti miraklisto, se mi povus alkonduki vian obstinegan malbonecon al konfeso (Z).

    miraklx


    Iel rilatitaj:

    ludx mirindx