miniaturo

miniatur/o (1)

  1. Tre malgranda pentraĵo, plej ofte portreto, farita per akvarelaj farboj sur eburo, metalo, pergameno kc: lia portreto en miniaturo (Z).
  1. Malgranda arta objekto delikate prilaborita.
  • miniatura
    1. Rilata al miniaturo: la miniatura arto.
    1. Tre malgranda, eta: miniatura lampo, radioricevilo.
      liliputa, nana, mini/.
  • miniaturi (tr)
    Pentri miniature.
    ilumini 2.
  • miniaturisto
    Artisto, kiu miniaturas.
  • miniaturigi
    [TEKNIKOJ] Doni al elemento de aparato kiel eble plej malgrandajn dimensiojn.

    Iel rilatitaj:

    artx