membrano

*membran/o

  1. [ANATOMIO] [BIOLOGIO] Maldika hista lameno, teganta iujn vegetaĵajn aŭ animalajn organojn: la muka membrano de la stomako; ŝajna membrano (ŝajnmembrano); (analoge) kun naĝo inter la fingroj (Z).
  1. [TEKNIKOJ] [MUZIKO] Fleksebla lameno, uzata ĝenerale en vibrado (ekz. en laŭtparolilo, tamburo). SIN. diafragmo 5.
  • ĉelmembrano
    [BIOLOGIO] Maldika membrano, limiganta la ĉelon.
    gaino, kapsulo, muro, parieto.
  • mukmembrano
    [ANATOMIO] Mukozo.
  • nukleomembrano
    [BIOLOGIO] Maldika membrano, limiganta la nukleon de ĉelo. SIN. nuklea membrano.
  • pseŭdomembrano, ŝajnmembrano
    [MEDICINO] Patologia histo, formiĝanta sur mukozo, ekz. en difterio.
  • seromembrano
    [ANATOMIO] Serozo.

    membrano


    Iel rilatitaj:

    albuginex amnix aponeŭrozx baŭdruĉx bursx ciliarx haŭtx korpx