medikago
medikag/o
[BOTANIKO] G. (Medicago el fabacoj) de plantoj-unu-, du- aŭ plur-jaraj herboj kaj arbustetoj-kun trifolieraj, grandstipulaj folioj, kun unuopaj aŭ kape ariĝintaj floroj kaj kun kurbaj aŭ helice tordaj guŝoj; ĉ. 85 sp-oj el Eŭropo, Azio kaj Afriko, i.a.: arbusta medikago
(M. arborea), el la Mediteranea regiono, flavflora tufarbusto pororname kultivata. kultiva medikago
Luzerno. lupola medikago
(M. lupulina) unujara herbo kun tre malgrandaj, flavaj floroj en ovalaj kapoj, kaj kun renforma, nedehiska guŝo; en kelkaj lokoj uzata kiel verda sterkaĵo.
Iel rilatitaj:
florx