mango

mang/o

[BOTANIKO] Frukto de mangarbo; drupo karno- kaj suko-riĉa, ĝenerale ovo- aŭ kor-forma, 5-15 cm longa, maturstadie flava aŭ oranĝa kaj terebentine odora, enhavanta unu semon grandan, densan, fibrecan, adheran al la fruktokarno.
  • mangujo, mangarbo
    Tropika fruktarbo (Hindia mangifero) kun lancetformaj, malhele verdaj folioj kaj kun blankete rozaj floroj produktantaj mangojn; hejma en N Hindio, multe kultivata en la tropikaj landoj kaj Kalifornio.

    mangx


    Iel rilatitaj:

    kuirx