maluso

malus/o

[BOTANIKO] G. (Malus el rozacoj) de falfoliaj arboj kaj arbustoj kun simplaj folioj, kun 5-sepalaj kaj 5-petalaj, blankaj, rozaj aŭ ruĝaj floroj kaj kun fruktoj (ŝajndrupoj nomataj pomoj) ambaŭfine konkavaj (kvazaŭ enpremitaj); ĉ. 55 sp-oj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero; multaj sp-oj kaj kf-oj kultivataj, iuj por ornama floraro, aliaj por manĝeblaj fruktoj. SIN. pomarbo 2.
  • doma maluso
    Sp. de maluso (M. domestica), arbo origina el C Azio, hejma en Eŭropo ekde prahistorio, vaste kultivata por la produktado de pomoj 1.
    pomarbo 1.
  • sovaĝa maluso
    Sp. de maluso (M. sylvestris, SIN. M. acerba), sovaĝa, tre parenca al la doma maluso.
  • malusoideoj
    Subfam. (Maloideae, SIN. Pomoideae el rozacoj) karakterizata de gineceo el 2-5 karpeloj malsupraduone kuniĝintaj en receptaklon, de malsupera ovario kaj de karna frukto (ŝajndrupo, konsistanta el la karpeloj kuniĝintaj kun la karniĝinta kaliko) ĝenerale el 5 kameroj kun parieto pergameneca (ĉe pomarbo), dise sklera (ĉe pirarbo) aŭ lignomalmola (ĉe kratago, mespilo).

    maluso


    Iel rilatitaj:

    arbx