maceri

macer/i (tr)

  1. [FARMACIO] [KEMIO] Lasi korpon en malvarma likvo, por solvi ĝiajn solveblajn substancojn: maceri planton en alkoholo, fruktojn en vinagro; maceri malton (en bierfarado).
    ekstrakti, infuzi, marini, mergi, saturi, trempi.
  1. [RELIGIO] Pentocele turmenti la propran korpon.
  • macer (ad)o
    Ago maceri kaj la rezultanta procezo.
  • maceraĵo
    Likvo, rezultanta de macerado.
    alkoholaturo.
  • macerujo
    Granda kuvo en bierfarejo aŭ vinfarejo por la macerado.
  • beromaceraĵo
    [KUIRARTO] Vinberkaĉo, kiun oni elpremas (por blankaj kaj multaj rozaj vinoj) aŭ fermentigas, aŭ unue varmigas kaj poste elpremas (por ruĝaj vinoj).

    macerx


    Iel rilatitaj:

    alkoholaturx dekoktx kuirx