maŝo

*maŝ/o

  1. ĉiu el la nodoj, kiun formas la lanaj, silkaj ks fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto: rekta, inversa maŝo; kuntriki du maŝojn; aldoni maŝon; surmetu 84 maŝojn; ŝi komencis preterlasi maŝojn, por ke la ŝtrumpo pli mallarĝiĝu (B). [VIDU] maŝtenilo.
  1. ĉiu el la aperturoj, kiujn tiuj nodoj lasas inter si: la fiŝoj sin ŝovis tra la maŝoj de la reto.
  1. Buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaci, premsufoki kc.
    lazo.
  1. [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Aro da branĉoj, kiuj interkonektiĝas ĉe nodoj kaj formas fermitan cirkviton.
  • maŝaro
    Tuto da interkonektitaj aparatoj, stacioj aŭ homgrupoj: maŝaro de radiotelefonio; maŝaro da spionoj, da rezistantoj.
    reto.
  • dismaŝigi
    Malstreĉi aŭ malfari la maŝojn de io: dismaŝigi malnovamodan trikaĵon.
  • nedismaŝiĝa
    Tia, ke ĝiaj maŝoj ne malnodiĝas aŭ rompiĝas: nedismaŝiĝaj nilonaj ŝtrumpoj.

    maŝo


    Iel rilatitaj:

    formx