loĝio

*loĝi/o

  1. [SPEKTAKLO] Malgranda fako kun flankaj septoj kaj kelkaj seĝoj por spektantoj.
    balkono, galerio, partero.
  1. [ARKITEKTURO] Galerio, larĝe malfermita sur la ekstero kaj flanke subportata de muroj, kolonoj aŭ konzolaj subportiloj, ordinare de supra etaĝo de domo aŭ palaco: la loĝioj de Rafaelo, de la Bleza kastelo.
    altano, balkono, portiko, teraso.
  1. Ejo, en kiu kunvenas framasona grupo, kaj tiu ĉi grupo mem: loĝimastro.


Iel rilatitaj:

aktorx domx teatrx