liĉio

liĉi/o

  1. [BOTANIKO] G. (Litchi el sapindacoj) de nur unu sp. (L. chinensis) kaj 3 subsp-oj de poligamiaj arboj kaj arbetoj hejmaj de ĉinio ĝis U Malajzio, kun manĝeblaj fruktoj; la frukto (drupo) maturstadie havas karakterizan ledecan, verukecan ŝelon, ruĝan aŭ brunan, kaj entenas unu malmolan semon, ĉirkaŭitan de blanka, sukplena, dolĉa aŭ acideta karno (arilo).
  1. [KOMUNUZO] ĉinia liĉio kaj precipe ties frukto.
  • ĉinia liĉio
    Subsp. de liĉio (L. chinensis subsp. c.), el ĉinio, multe kultivata en la orientaj tropikaj landoj por fruktoj manĝataj freŝaj aŭ konservitaj.
  • liĉiujo, liĉiarbo = liĉio 1, pli speciale la ĉinia liĉio.

    liĉio


    Iel rilatitaj:

    arbx