lizo

liz/o

  1. Detrua dissolvo:

a) [BIOLOGIO] Transformo de ĝelo al solo, per aldono de akvo, pro la efiko
i.a. de enzimoj: ĉiuj digestaj fenomenoj reduktiĝas al lizoj.
b) [BIOLOGIO] [MEDICINO] Detruo de ĉeloj aŭ de histoj pro la efiko de agantoj fizikaj, kemiaj aŭ biologiaj: mikroba lizo; ĉellizo, nuklelizo, fibrinolizo.
  1. [KEMIO] Malkombino de komponita substanco al iuj el ĝiaj kunmetaĵoj.

RIM.: En kunmetaĵoj, se la maldekstra elemento estas nomo de molekulo, la signifo estas 'lizo de' (glukolizo, lip(id)olizo, proteinolizo), dum se ĝi estas lizrimedo la signifo estas 'lizo per' (elektrolizo, fotolizo).
hidrolizo, pirolizo.
  • lizi (tr)
    Fari lizon: post koaguliĝo la lakto estas lizita en la stomako; viruso lizas ĉelon.
  • liziĝi
    Iĝi lizita: ĉelo liziĝas.
  • lizosomo
    [BIOLOGIO] (pp eŭkariotaj ĉeloj) Vakuolo kun acida enhavo kaj enzimoj kapablaj hidrolizi enĉelajn organikajn molekulojn.
  • elektrolizi (tr) (Z)
    [FIZIKO] [KEMIO] Malkomponi elektroliton per kurento: elektroliza determinado de kupro, arĝento.
  • fotolizi
    [KEMIO] Malkombini per lumo: fotolizo de akvo estas grava fenomeno en fotosintezo.
  • hemolizo
    [BIOLOGIO] Detruo de la eritrocitoj kaj liberigo de la hemoglobino, kiu donas lakan aspekton al la sango: hemoliza substanco, hemolizita sango.
  • hemolizino
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] (kn) Substanco, estiganta hemolizon: sera hemolizino (post transfuzo de fremda sango); hemolizino de kobro, de mikrobo.
  • keratolizo
    [MEDICINO] Lizo de kerato per kemiaj terapiaj substancoj.

    Iel rilatitaj:

    korpx