leptinotarso

leptinotars/o

[ZOOLOGIO] Insekto (unuspecia g. Leptinotarsa decemlineata) el la ordo de koleopteroj, flaveta, kun nigraj, laŭlongaj strioj, origina el C Ameriko, invadinta Eŭropon en la 19 jc; la plenkreskuloj kaj larvoj voreme sin nutras per la folioj de iuj solanacoj, precipe terpomo, kies kultivaĵojn ili povas detrui. SIN. terpomskarabo.

leptinotarso


Iel rilatitaj:

insektx terpomx