laŭro

*laŭr/o

  1. [BOTANIKO] G. (Laurus el laŭracoj) de daŭrafoliaj, dioikaj, aromaj arboj kun ledecaj folioj, kun flavetaj floroj en akselaj umbeloj kaj kun nigra bero; 2 sp-oj: Acora laŭro (L. azorica), el Makaronezio kaj Maroko, diferenca de la nobla laŭro i.a. pro preskaŭ rondaj folioj malsupraflanke junstadie haraj; nobla laŭro (L. nobilis), mediteranea, ofte kultivata, kun larĝe lancetformaj, glataj, spice odoraj folioj, uzataj en kuirarto kaj parfumindustrio. [VIDU] laŭr(o)folio.
  1. (plurale) Folioj el tiu arbo, uzataj de la helenoj kaj Romanoj por kroni la venkintojn en milito aŭ en konkursaj ludoj: Temistoklo diradis, ke la laŭroj de Miltiado malhelpas lin dormi; por mortigistoj ne kreskas laŭroj! (Z).
  1. (f) Sukceso en kariero, precipe beletra: rikolti laŭrojn; ripozi sur siaj laŭroj (ne plu strebi).
  • ĉerizlaŭro
    [BOTANIKO] Sp. de prunuso (Prunus laurocerasus), daŭrafolia trunkarbusto aŭ arbeto kun integraj aŭ ete dentaj, ledecaj, senharaj, venenaj folioj, aspektantaj kiel tiuj de laŭro, kun blankaj floroj en mallongaj grapoloj kaj kun nigrete purpura, konusa drupo; hejma en SE Eŭropo kaj SU Azio, kultivata precipe por heĝoj.
  • Laŭr/o (Z)
    Virina nomo, i.a. de la amatino de Petrarko.

    laŭro


    Iel rilatitaj:

    Dafnx arbx spicx