kupli

kupl/i (tr) (Z)

  1. [TEKNIKOJ] Funkciigi kune du similajn partojn de maŝino aŭ du maŝinojn, por unu sama komuna laboro: kupli du motorvagonojn; kuplitaj radoj de lokomotivo.
  1. [FIZIKO] Alproksimigi la induktancajn, kapacitancajn aŭ rezistancajn partojn de cirkvito, por la transigo de elektra energio.
  1. Parigi por la reprodukto (bestojn).
  1. = kluĉi.
    kontakti, konekti, komuti.
  • kupl (ad)o
    1. [TEKNIKOJ] Kunigo de du maŝinoj aŭ du maŝinpartoj, por ilia komuna funkciado: artika, elasta, fiksa, movebla kuplo; kuplado de elektroretoj (kunkonektado, por kompensi la ŝargokulminon).
    1. [FIZIKO] Ligo inter du oscilaj sistemoj, per kiu oni povas transigi energion el unu sistemo en la alian.
    1. Parigado (de bestoj).
    1. = kluĉo.
  • reaga kuplo = reakcio.
  • kuplilo
    Sistemo aŭ peco servanta por kupli: elektromagneta kuplilo; vagonoj ekipitaj per aŭtomata kuplilo.
  • retrokuplo
    En kibernetiko, reaktiva cirkvito, kiu, nutrate de parto el la efiko derivata de la ĉefa cirkvito, resendas informojn pri la estiĝanta efiko, por ke la sekvonta efiko fariĝu pli kaj pli ĝusta: en la kontraŭaviadila artilerio, la retrokuplo emas aŭtomate nuligi la distancon inter la pafaĵo kaj la celata aviadilo.
  • senkuplo
    [ELEKTRO] Aranĝo de rezistilo aŭ barbobeno kaj kondensilo, per kiu oni malebligas al alterna kurento traflui la cirkviton, donante al ĝi alternativan fluvojon tra la kondensilo.
  • juntkuplado
    [AVIADO] [ELEKTRO] Kunigo de ĉiuj metalaj partoj de aviadilo, por formi elektre kontinuan konduktadon de malalta rezistanco, kutime terkonektata, kiam la aviadilo estas alteriĝanta.

    kupli


    Iel rilatitaj:

    elektrx vagonx