kuloto

kulot/o

  1. Pantaloneto, striktigita sub la genuoj, portata de la nobeloj, lakeoj k.a. en oficialaj ceremonioj de kelkaj tradiciamaj kortegoj: en la 17a jc la kulotoj estis ornamitaj per rubandoj aŭ puntaĵoj, kudritaj ĉe la genuo.
  1. Mallonga pantalono, sen ia striktigita parto, ordinare malkovranta la genuojn kaj portata de knaboj, skoltoj k.a.
    ŝorto.
  • senkulotuloj
    [HISTORIO] (fm) Nomo de la plebanoj dum la Franca Revolucio.
  • jupkuloto
    Virina kuloto, tajlita kun sufiĉa amplekso, por ke la intergambo ne estu videbla.
  • ledkuloto
    Kuloto el ledo, ofte portata de Bavaroj.
  • sportkuloto
    ŝorto.

    kuloto


    Iel rilatitaj:

    pantalonx vestx