kukumo
*kukum/o
- [BOTANIKO] Sp. de kukumiso (Cucumis sativus), unujara herbo kun fruktoj (beroj) pli-malpli cilindroformaj, akvoplenaj; hejma en N Hindio, tutmonde kultivata por nematura frukto manĝata kruda aŭ konservata en vinagro.
- [KOMUNUZO] Frukto de kukumo 1. SIN. kukumfrukto.
- (evi) = kukumiso.
kukumeto
Juna frukto de kukumo 1, uzata konservite en vinagro, kiel spicaĵo. kukumfrukto
Kukumo 2.
Iel rilatitaj:
kuirx
legomx