krusto

*krust/o

  1. [KUIRARTO] Ekstera parto de bakaĵo, malmoliĝinta pro kuirado: krusto de pano, de pasteco, de torto.
  1. [KUIRARTO] Bakita pastaĵo en formo de ujo, por enteni iajn manĝaĵojn: krusto de volovano.
  1. Malmoliĝinta parto, kiu formiĝas supraĵe de pli-malpli likvaj substancoj: la ŝlimo sub la suno kovriĝis per nigra krusto.
  1. [MEDICINO] Patologia formiĝo el la sekiĝo de sero, puso, sango.
  1. [GEOLOGIO] Terkrusto.
  • krustaĵo
    [KUIRARTO] Krakanta fritita krusto, en kiun oni enmetas viandaĵon kun saŭco: krustaĵo el kokidaĵo, el koturnoj.
  • krusteca
    1. Havanta tiun econ de krusto, ke ĝi krakas sub la dento.
      krokanto.
    1. [BOTANIKO] Aspektanta kiel krusto: krusteca talo de likeno.
  • krusteto
    [KUIRARTO] Pantranĉaĵo fritita, kiu garnas pladon: krustetoj kun soleaj fileoj; bujabeso kun ajlitaj krustetoj.
  • krustiĝi
    Kovriĝi per krusto: krustiĝinta restaĵo de farbo.
  • krustiĝo
    [KEMIO] [ELEKTRO] Procezo, kiu okazas en akumulatoro dum longa periodo de neuzado aŭ de neŝargo kaj per kiu blanka tavoleto el plumba sulfato formiĝas sur la platoj.
  • krustuloj = krustacoj.
  • enkrusti (tr) (Z)
    Inkrusti.
  • kaldronkrusto
    ŝtoneca krusto, kiu formiĝas en kaldronoj post ofta boligado de kalkohava akvo.
  • pankrusto
    Krusto 1.
  • terkrusto
    [GEOLOGIO] La supra solida tavolego de Tero, kovranta la mantelon: oceana terkrusto (sub la oceanoj, ĉ. 7-12 km dika); kontinenta terkrusto (sub la kontinentoj, 30-40 km, eĉ ĝis 70 km dika sub la montoĉenoj).
    sialo, simo.

    krustx


    Iel rilatitaj:

    panx