krizo

*kriz/o

  1. [MEDICINO] Subita ŝanĝiĝo en la evoluo de malsano: krizo ofte anoncas resaniĝon.
  1. [MEDICINO] Subita akcidento, aperanta meze de ŝajna bonfarto (krizo de apendicito) aŭ en la kuro de kronika stato (krizo de astmo).
  1. (f) Grava danĝera fazo, decidiga momento en iu afero: politika, financa, komerca krizo; la homaro spertas nun gravan moralan krizon.
  • kriza
    1. Prezentanta krizon: nia afero estas finance en kriza situacio; [MEDICINO] kriza ago (klimaktero).
    1. = krita.
  • krizeco
    Eco de kriza situacio.
  • kriziĝi
    Iĝi kriza.
  • krizokaza
    Uzota en okazo de krizo: krizokaza masto, velo.
  • monkrizo
    [FINANCO] Subita falo de la cirkulado de mono, kun samtempa falo de la ofertado de kredito.

    krizx


    Iel rilatitaj:

    akutx depresix eventx okazx