kratero

*krater/o

  1. [HISTORIO] Larĝa vazo, en kiu la antikvuloj miksis vinon kaj akvon.
  1. [GEOGRAFIO] [GEOLOGIO] Ronda aŭ elipsoida truo en la tersurfaco, limigita de kruta rando: vulkana, meteorakratero; (f) sur la kratero de Eŭropo: en Parizo (Z).
  1. [ASTRONOMIO] Simila formaĵo sur la surfaco de Luno kaj de aliaj malvarmaj ĉielaj korpoj (planedoj kaj iliaj satelitoj).
  • kratereto
    1. [TRAFIKO] Proks. ronda kavaĵeto en ŝoseo, kun iom krutaj randoj, estigita de rapidaj aŭ pezaj veturiloj.
    1. [ELEKTRO] Konusforma kavaĵo, formiĝanta ĉe la fino de la pozitiva karbo de elektra arko.


    Iel rilatitaj:

    geologix vulkanx