kornico

*kornic/o

  1. [ARKITEKTURO] Horizontala, kvazaŭmodlura elstaraĵo, kronanta konstruaĵon, muron, ŝrankon, meblon ks.
    breto.
  1. [ARKITEKTURO] Supra parto de la entablemento de ia ordo, super la friso.
  1. [ARKITEKTURO] Ornama modluro kuranta ĉirkaŭ ĉambro, ĝuste sub la plafono.
    cimatio.
  1. [GEOGRAFIO] Pli-malpli horizontala supraĵo el roko aŭ malmoligita neĝo, superelstaranta deklivon aŭ profundegaĵon: estis neniu vojeto, sed apenaŭ rimarkebla kornico, tute apude de l' abismo (Z).
  • kornica
    Rilata al kornico: kornica stango (de kiu per ringoj pendas kurtenoj de fenestro); kornica vojo (konstruita laŭlonge de kornico).

    Iel rilatitaj:

    cimatix tegmentx ŝrankx