kopalo

kopal/o

[KEMIO] Malmola, vitreca rezino, ricevata el la trunko de kelkaj arboj el koniferoj (g. agatido) kaj fabacoj (himeneo, kopaifero k.a.), aŭ kolektata en arbaraj grundoj nunaj aŭ fosiliaj, kaj uzata en la fabrikado de altkvalitaj vernisoj (kopallakoj):
  • Amerika kopalo, Brazila kopalo
    ricevata el sp. de himeneo (Hymenaea courbaril);
  • duonmalmola kopalo
    el U Afrikaj sp-oj parencaj al kopaifero (Guibourtia demeusei kaj G. copallifera);
  • fosilia kopalo
    el fosilia rezino;
  • kaŭria kopalo
    el sp. de agatido (kaŭrio);
  • Konga kopalo, fosilia aŭ duonfosilia kopalo
    fosata el U Afrikaj grundoj, devenanta el kopaifero kaj Guibourtia;
  • Madagaskara kopalo
    el sp. de himeneo (H. verrucosa) el E Afriko kaj Madagaskaro;
  • Manila kopalo
    el sp. de agatido (damaro);
  • malmola kopalo
    el sp. parenca al himeneo (Trachylobium verrucosum), el E Afriko, Madagaskaro kaj Mozambiko.
  • kopalujo, kopalarbo
    ĉiu arbo, liveranta kopalon.

    kopalo


    Iel rilatitaj:

    agatidx arbx damarx