koncesio

koncesi/o (6)

  1. [JURO] [FINANCO] Rajto donita de ŝtato aŭ alia instanco pri ekspluatado de teritorio, komerco aŭ alia ekonomia agado: doni koncesion je fervojoj (B); koncesio pri la negoco de armiloj; 99-jara koncesio.
    licenco, monopolo, patento.
  1. [KOMERCO] Rajto donita de unu entrepreno al alia pri vendado de varoj en difinita teritorio: havi ekskluzivan koncesion pri vendado de nova produkto.
  • koncesii (tr)
    Oficiale cedi al iu la ekspluatadon de profitofonto: koncesii minejon en kolonio, la komunikiĝajn rimedojn en urbo; koncesiita drinkejo (Z).

    Iel rilatitaj:

    cedx