kompromiti

kompromit/i (tr) (3)

Meti en danĝeron ies reputacion, honoron: lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon (Z); facilanimaj paŝoj, kiuj kompromitos E-on en la okuloj de saĝaj homoj (Z); la potencaj personoj kaj la registaroj neniam kaj neniel volos 'kompromiti sin' publike per aliĝo (al E.) (Z); okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon (Z); kompromitanta klientino (Z).
  • kompromita
    Tia, ke ĝi kompromitas: kompromita letero, situacio.
  • kompromit (ad)o
    Agado de iu, io kompromitanta: projekti la kompromitadon de ministro.
  • kompromitiĝi
    Veni en staton de kompromitito.
  • kompromitiĝo
    Stato de iu, io kompromitata: en sia naiveco ŝi ne atentis la eblon de kompromitiĝo; elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo (Z).

    kompromitx


    Iel rilatitaj:

    helpx