klostro
klostr/o
- [ARKITEKTURO] Kovrita promenejo ĉirkaŭ interna korto de monaĥejo, katedralo ks, kun muro ĉe la ekstera flanko kaj kolonaro, arkadaro aŭ fenestraro ĉe la interna. [VIDU] klostrofobio.
- [KRISTANISMO] Monaĥ(in)ejo, kun tia korto.
klostra
Rilata al klostro, precipe 2: klostra silento. enklostrigi
Enirigi en monaĥ (in)ejon.
Iel rilatitaj:
agorafobix
ambulatorix
domx
klaŭstrx
peristilx