kavaliro

*kavalir/o

  1. En antikva Romo, civitano apartenanta al tiu el la tri ordoj, kiu estis meza inter la pleba kaj la patricia.
  1. En Mezepoko, nobelo ricevinta la kavalirecon: la migrantaj kavaliroj (B); la vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon (Z); la Kavaliro de la Trista Mieno (Don Kiĥoto).
  1. Ricevinto de la malpli alta grado en ordeno: kavaliro de la Krurzono, de la Honorlegio; (f) kavaliroj de la verda stelo (E-istoj).
    komandoro, oficiro.
  1. Nobelo distingiĝinta per sia galanteco, precipe akompananta damon, sinjorinon: kavaliroj kaj sinjorinoj el malnova tempo (Z); Sennora, mi havu la rajton nomi min via kavaliro kaj en ĉiuj cirkonstancoj porti viajn kolorojn! (Z).
  • kavalira
    Rilata al kavaliro: kavalira braveco, eleganteco; ilin sekvis per kavaliraj paŝoj la koko (Z); kavalira bieno (Z); kavaliraj ludoj (Z) (
    turniro); kavaliraj romanoj, poemoj.
  • kavaliraĵo
    Ago kavalireca.
  • kavalireco
    1. Eco, rango, titolo de kavaliro.
    1. = kavalirismo.
  • kavalireca
    Havanta la heroan karakteron de la Mezepoka kavalireco: kavalireca konduto, sindonemo.
  • kavalirismo
    Militista institucio, kun religia kaj heroa karaktero, starigita ĉe la feŭda nobelaro, kaj trudanta al siaj anoj maltimon antaŭ danĝero, lojalecon, protektadon al malfortuloj kaj ĝentilecon al virinoj.
  • kruckavaliro
    Kavaliro, kiu partoprenis ekspedicion en Palestinon kontraŭ la islamanoj.
  • templokavaliro
    Kavaliro el la ordeno de la Templo.

    Bildvortaro


    147-01 : burgo (kavalira kastelo, fortikaĵo)
    147-02 : kastelkorto
    147-03 : akvoputo kun vinĉo, vinĉoputo
    147-04 : ĉefturo
    147-05 : ublieto; forgeskelo
    147-06 : krenela mursupro; krenelaro
    147-07 : murdento
    147-08 : ĉeftura platformo
    147-09 : gvatisto; turgardisto
    147-10 : virinejo; virindomo
    147-11 : lukarno*
    147-12 : balkono
    147-13 : provizejo
    147-14 : angulturo, gvatoturo
    147-15 : ringmurego
    147-16 : bastiono
    147-17 : gardoturo
    147-18 : embrazuro
    147-19 : ŝildmuro
    147-20 : parapeta (tegmentita) rondirejo
    147-21 : parapeto
    147-22 : pordega turo (23-25)
    147-23 : peĉnazo (korbelfenestro por verŝi peĉon); ŝutotruo; ŝutkorbelo
    147-24 : herso
    147-25 : levoponto
    147-26 : murapogilo
    147-27 : mastruma domo
    147-28 : murtureto; gvatoturo
    147-29 : kastela kapelo
    147-30 : palaco (rezidejo de la kastelestro)
    147-31 : antaŭkastelo
    147-32 : kastelpordego
    147-33 : pordega foso
    147-34 : alirvojo
    147-35 : gardoturo
    147-36 : palisaro
    147-37 : ĉirkaŭfoso
    147-38 : armaĵo de kavaliro (39-65)
    147-39 -42 : helmo
    147-39 : helmokloŝo
    147-40 : viziero
    147-41 : mentonpeco
    147-42 : gorĝoŝirmilo
    147-43 -55 : kiraso
    147-43 : kolŝirmilo
    147-44 : kiraskolumo
    147-45 : ŝultropeco
    147-46 : brustkiraso
    147-47 : brakkiraso (ŝirmilo de brako kaj antaŭbrako)
    147-48 : kubuta peco
    147-49 : ventrokiraso
    147-50 : kirasganto; ferganto
    147-51 : maŝkuto
    147-52 : femurŝirmilo
    147-53 : genupeco
    147-54 : kruroŝirmilo
    147-55 : kirasŝuo; ferŝuo
    147-56 : longa ŝildo
    147-57 , 58 : ronda ŝildo
    147-58 : ŝildodorno
    147-59 : fera ĉapelo
    147-60 : krestokasko
    147-61 : kloŝokasko
    147-62 : kirasspecoj
    147-63 : maŝkiraso
    147-64 : skvamkiraso
    147-65 : lamenkiraso
    147-66 : kavaliriga ceremonio
    147-67 : feŭdmastro; feŭdestro; suzereno
    147-68 : varleto; ŝildoknabo
    147-69 : vinverŝisto; vinisto
    147-70 : trubaduro; trobadoro; amkantisto
    147-71 : turniro
    147-72 : kruckavaliero
    147-73 : templokavaliro; templano
    147-74 : ĉabrako
    147-75 : heroldo
    147-76 : turnira armaĵo
    147-77 : turnirhelmo
    147-78 : plumtufo
    147-79 : turnirŝildo
    147-80 : lancingo
    147-81 : turnirlanco
    147-82 : manŝirmilo
    147-83 -88 : ĉevala kiraso
    147-83 : kolŝirmilo
    147-84 : kapopeco
    147-85 : brustopeco
    147-86 : flankokiraso
    147-87 : turnirselo
    147-88 : gropkiraso

    Iel rilatitaj:

    Banx oficirx