kapsiko

kapsik/o

  1. [BOTANIKO] G. (Capsicum el solanacoj) de unu- kaj plur-jaraj herboj ĉebaze ofte lignecaj, kun integraj, ovalaj aŭ elipsaj folioj, kun 5-nombraj, blankaj, violetaj aŭ verdetaj floroj kaj kun karnaj fruktoj (beroj), kies placentoj portas renformajn semojn po multaj; 10 sp-oj el tropika Ameriko, du multe kultivataj en la mezvarmaj kaj tropikaj regionoj.
  1. [KOMUNUZO] Frukto de kapsiko 1: neakra, akra, akrega kapsiko. SIN. kapsikofrukto.
  • duonligneca kapsiko
    (C. frutescens), kun malgrandaj, ege akraj fruktoj, el kiu oni preparas i.a. la Kajenan pipron.
  • unujara kapsiko
    (C. annuum), kies multaj kf-oj diversas laŭ la formo, koloro kaj gusto de la fruktoj uzataj por ornamo aŭ kiel legomo (grandaj, ne akraj fruktoj) aŭ spico (malgrandaj, akraj fruktoj).
    papriko ruĝa pipro.
  • kapsikofrukto
    Kapsiko 2.
  • kapsikino
    [KEMIO] Ege akragusta substanco en kapsiko 2, precipe en ties placentoj.
  • pseŭdokapsiko
    [BOTANIKO] Sp. de solano (Solanum pseudocapsicum), malgranda tufarbusto kun lancetformaj aŭ oblongaj folioj, kun malgrandaj, blankaj floroj kaj kun globaj beroj tre ruĝaj, malofte flavaj, venenaj; origina el Madejro, pororname kultivata, naturigita en multaj landoj.

    kapsiko


    Iel rilatitaj:

    florx legomx