kapoko

kapok/o

[BOTANIKO] Speco de planta lanugo, prenita el la kapsuloj de kapokujo kaj parencaj arboj.
  • kapokujo, kapokarbo
    1. Arbo de la g. ceibo (Ceiba pentandra), granda, falfolia, kun mane kunmetaj folioj, kun grandaj infloreskoj el blankaj floroj kaj kun kapsuloj enhavantaj oleoriĉajn semojn po multaj; la interna flanko de la kapsulo portas silkobrilajn, ofte flavetajn harojn, utiligatajn kiel remburaĵon por kusenoj, matracoj, naĝozonoj ks.
    1. Arboj parencaj al kapokujo 1, kun interne lanuga kapsulo produktanta kapokon: aliaj sp-oj de ceibo kaj sp-oj de bombako (precipe kapokbombako).

    kapoko


    Iel rilatitaj:

    arbx bombakx ceibx