kapitulaci
*kapitulac/i (ntr)
- [ARMEOJ] Venkite transdoni sin kaj sian armeon aŭ fortikaĵon al la malamiko, sub precizaj kondiĉoj interkonsente fiksitaj: la sieĝitoj kapitulacis post kvar monatoj.
- (f) Rezigni, forlasi entreprenon: Don Juan post kvardeko certe devus kapitulaci pli ol unu fojon (B).
kapitulaco
Ago de tiu, kiu kapitulacas: subskribi kapitulacon.
Iel rilatitaj:
defetx